"version": "https://jsonfeed.org/version/1",
"title": "hugo doko - artikoloj",
"home_page_url": "https://hugodoko.org/eo/artikoloj/",
"feed_url": "https://hugodoko.org/eo/artikoloj/plena_fluo.json",
"author": {
"name": "hugo doko",
"url": "https://hugodoko.org/"
"items": [
"id": "https://hugodoko.org/eo/artikoloj/optimumigi_la_homaron/",
"title": "optimumigi la homaron",
"url": "https://hugodoko.org/eo/artikoloj/optimumigi_la_homaron/",
"content_html": "
por evolui ĝis la stato en kiu ni estas nuntempe, ni bezonis ellabori\nkonvenciojn kiuj helpis nin prosperi: lingvon, nombrojn, sistemojn de unuoj,…\nnun, ŝajnas ke ni ne plu multe pensas pri ili. ni kutimiĝis al ili, ili estas\nparto de ni. sed, ĉu ili estas iom bonaj? ĉu ili povus esti pli bonaj? ĉu ili\ndevus esti pli bonaj?
\n
kali vekiĝas, malrapide malfermante siajn okulojn. la matena suno delikate\nplenigas la ĉambron per hela lumo. alia bela tago komenciĝas.
\n
kiel kutime, kiam ŝi estas pura kaj vestita, ŝi matenmanĝas, informiĝante pri\nla hodiaŭaj kursoj kaj horaroj de la publikaj transportiloj. ŝia persona\nkomputa aparato helpas ŝin trovi la plej bonan vojon por iri labori hodiaŭ.\ntio estas tiel facila! ŝi memoras kiel ŝiaj gepatroj rakontis al ŝi ke antaŭ\nla cifereca epoko, oni ricevis ĉiusemajne la planitajn kursojn kaj horarojn\nkiel libreton en sia poŝtkesto. estis kutime plani la morgaŭan vojon vespere\nantaŭ ol enlitiĝi. oni nomis tion “vojplani”. infanoj ankoraŭ lernas tion\nnuntempe en la lernejo. ĝi estas malfacila, sed ĝi estas bona cerba ekzerco\nkaj ĝi okupas nur 10% de ilia lernotempo. ŝi memoras ke ŝi ŝatis ĝin kaj ke ŝi\ntiam estis sufiĉe lerta pri ĝi.
\n
kali rigardas sian kalendaron. hodiaŭ estas nuksdo 14:3 de vidembro, periodo\n309/27:1. ŝi neniam vere komprenis kiel funkcias la kalendaron, samkiel la\nplimulto de la homoj. ĝi estas konsiderinde malsimpla. ĉiel, preskaŭ ĉiuj uzas\nsian p.k.a.n por scii la daton, kvankam kelkaj ankoraŭ preferas paperajn\nkalendarojn. ŝi opinias ke ja havas certan ĉarmon ŝiri pecon da papero por\nmalkovri la hodiaŭan daton. ŝi iam aŭdis pri iu kiu povas mense kalkuli la\nnombron de tagoj inter du datoj. nekredeble!
\n
ĉar hodiaŭ estas nuksdo kaj :3a tago, ŝi parolos la skantonan, kiel ĉiuj. ĝi\nestas unu el la 5 oficialaj lingvoj, kiun ĉiuj devas paroli kaj kompreni. kali\nŝatas paroli la skantonan. ne tiel, kiel la pli amuze sonantan sed pli logikan\nnopkalan. sed kun siaj longaj frazoj, malsimpla gramatiko kaj malregulaj\nakcentoj, la skantona elegante sonas al ŝi. ŝi memoras kiel ŝi penis en la\nlernejo por memorigi la sennombrajn esceptojn. skribi la skantonan tamen estas\nmalpi amuze. ĉar ĝi uzas 5 apartajn alfabetojn, ĉiu havanta ĉirkaŭ 100\nliterojn, ŝi hezitas ĉe preskaŭ ĉiu litero. ŝi probable devus pli multe\nekzerci. sed estas nur tiom da tempo en unu tago…
\n
kelkfoje, ŝi ŝatas pensi pri kiel estus se nur estus unu oficiala lingvo. ŝi\nscias ke tio estas freneza ideo, sed ĉu ne estus pli logike? ŝi iam aŭdis pri\nprojekto por konstrui facile lerneblan kaj tre logikan lingvon. eĉ pli logikan\nol la nopkalan! certe, komence estus strange paroli la saman lingvon ĉiutage,\niom tiel, kiel kiam kelkfoje 2 nopkalaj tagoj sekvas unu la alian. sed finfine\nestus tiel facile! oni ne devus ŝanĝi lingvon dum festo je noktomezo. kaj\nlibroj ne devus esti tradukitaj en 5 lingvojn. oni povus havi nur unu\nekzempleron de ĉiu libro kaj agrable legi ĝin dum iu ajn tago. tajpi tekston\nankaŭ estus multe pli facile, ĉar oni nur bezonus unu simplan alfabeton.
\n
samtempe, pensi pri tiaj aferoj iom malĝojigas ŝin. ŝi scias kiel funkcias la\nmondo. ŝi memoras la reagojn kiujn homoj kutime havas kiam ŝi komencas paroli\npri ŝanĝi la regulojn de la socio. homoj restas amikaj, sed ŝi sentas ke ili\nvidas ŝin kiel frenezulon. kial ŝanĝi ion kiu sufiĉe bone funkcias?
\n
la frazoj ankoraŭ klare sonas en ŝia menso: “kia naiva vido de la mondo!”,\n“anstataŭigi niaj nunajn naturajn kaj riĉajn lingvojn per nur unu pli simpla?\ntio estus la fino de la kulturo!”, “vi klare havas tro da libera tempo se vi\neĉ pensas pri tiaj sensencaj ideoj.”, “niaj lingvoj estas nature malsimplaj\npro kialo: ili evoluis por iĝi tiaj, tute tiel, kiel vivantaj estaĵoj.”, “ni\nne havus tiel potencan cerbon, se ne estus pro niaj belaj lingvoj.”, ”kion\nniaj infanoj lernus en la lernejo?”, “ĉu vi volas ke nia civilizacio\nmalevoluu?”,…
\n
tamen, historio pruvas ke tia ŝanĝo estas ne nur ebla, sed ankaŭ ke ĝi fakte\nestus bona por la socio. ŝi memoras ke dum historia kurso ŝi lernis ke antaŭ\nlonga tempo, iliaj prauloj decidis forĵeti la malfacilajn tempajn unuojn kiuj\ndividis la tagon (en neegalaj partoj), kaj anstataŭ ili, uzi la elcentojn de\ntago (kaj ĝiajn decimalojn), kiujn ĉiuj uzas nuntempe. nun, neniu eĉ imagus\nvoli uzi malpli intuician sistemon ol la nunan.
\n
tiam, tiu ŝanĝo ekigis la tempan revolucion, kiu estigis ĝeneralan kreskon de\nproduktiveco je 200%, kune kun labortempan malkreskon je 50%. tiu ŝanĝo\nebligis al ĉiuj havi pli bonan percepton de tempo, kio ebligis logikajn\nhorarojn kaj multege malgrandigis la kvanton de maltrafitaj rendevuoj, kaj\nankaŭ de brulintaj kukoj.
\n
ni, la homaro, laŭ nia vojo tra tempo, elpensis multajn konvenciojn kiuj\nebligis nin pli bone funkcii kiel specio. lingvo ebligis al ni interŝanĝi\nideojn. skribado permesis al ni konservi ideojn por aliaj homoj venantaj post\nni. nombroj helpis nin por kalkuli aĵojn. leĝo donis al ni regulojn por juste\nkune vivi. matematiko potencigis nin per sistemo de abstrakta rezonado kaj de\nkalkulado. sistemoj de mezurunuoj certigis ke kvantoj povus esti precize\ndifinitaj. programlingvoj provizis nin per rimedoj por transdoni intencon al\nkomputiloj kaj diri al ili kiel konduti. komuniknormoj naskis interreton kaj\nkonektis ĉiujn nin.
\n
multaj el tiuj konvencioj (krom la plej novaj) hazarde aperis, sen iu ajn\npripensado. iel, tio tre similas kun la evoluo de vivantaj estaĵoj. utilaj\nkarakteroj ebligis konvencioj travivi dum aliaj malaperis. tio ne signifas ke\ntiuj konvencioj estas perfektaj, logikaj, aŭ eĉ iel bonaj. ili nur estis pli\nbonaj ol aliaj (se estis), kaj almenaŭ iel utilaj. fakte, pluraj el ili estas\neĉ tute malbonaj laŭ mi (sed mi estas idealisto).
\n
ni kreskis, ĉirkaŭitaj de tiuj konvencioj. kiel suĉinfano, por travivi, ni\ndevas imiti la homojn kiuj estas ĉirkaŭ ni. (ni ankaŭ devas esti ege ĉarmaj,\nsed tio estas alia afero.) se ni ne imitas ilin, ni ne plaĉos al ili, ili ne\nŝatos nin, ili havos malpli grandan deziron zorgi pri ni kaj verŝajne kondukos\nnin ien profunde en la arbaron kaj forkuros kiam ni ne rigardos. se ni ne\nimitas, nia vivo estas en danĝero. tial estas kial ni estas tiel bonaj por\nimiti.
\n
do, ni kreskis, akceptante preskaŭ ĉion kiu estis ĵetita al ni (kondiĉe ke tio\nne dolorigas. aŭ enuigas. aŭ malsatigas. aŭ lacigas. aŭ tiklas. ne, atendu,\ntio bonas.). ni ne pridiskutas la nunstaton. nu, infanoj estas tre spertaj je\nla ludo de “kialĉeno”, sed krom agaci plenkreskulojn, ĝi ne multe profitas al\nili (plej ofte ĉar plenkreskuloj ne scias la respondojn, tial ili estas\nagacitaj, ĉar tio evidentigas ilian stultecon).
\n
“he, vi, plenkreskulo, kial lingvo estas tiel malfacila?”, “kial estas 12\nmonatoj en unu jaro, kun malsamaj daŭroj, stultaj nomoj, kaj la 4 lastaj\nsimilas al latinaj nombroj sed estas 2 monatoj malfruaj?”, “kial estas tiom da\nmalsamaj ŝumezurunuoj?”, “kial iuj homoj mezuras aĵojn per korpopartoj?”,\n“kial estas 24 horoj de 60 minutoj de 60 sekundoj en unu tago?”, “kial estas\ntiom multaj lingvoj?”, “kial muzika notacio estas tiel malfacile legebla?”,\n“kial horoj, minutoj kaj sekundoj komenciĝas je 0 (aŭ horoj je 12 en kelkaj\nstrangaj landoj!), dum jaroj, monatoj kaj tagoj komenciĝas je 1?”, “kial\nklavoj de komputilaj klavaroj estas aranĝitaj en stulta, hazarda, nesimetria\nmaniero?”, “kial estas tiom da manieroj por skribi daton?”, “kial plena\nturniĝo estas 360 gradoj (kaj eĉ ne aludu minutojn kaj sekundojn, mi\npetas!)?”, “kial estas tiom da literoj en la latina alfabeto, kaj 4 malsamaj\nmanieroj por skribi ĉiun?”, “kial la malgranda montrilo de horloĝo faras 2\nturnojn en tago anstataŭ 1?”,…
\n
ĉiuj tiuj estas nur arbitraj konvencioj kiujn ni elektis, akceptis, vole aŭ\nne. tio estas fuŝaĵo! kaj ni respondecas pri tio.
\n
infanoj estas nature pli logikaj ol plenkreskuloj. multaj infanoj efektive\nkontraŭstaras al nelogikaj aferoj. ilia cerbo volas ke aferoj estu simplaj kaj\nlogikaj, ĉar tiuj bezonas malpli da energio por konservi kaj reuzi.
\n
por ĉiu nelogikeco, kiun ĝi renkontas, la cerbo devas memori specialan kazon.\nkiam estas malpli da datumoj por memori, kaj pli da logikaj reguloj, la cerbo\npovas labori pli rapide kaj pli bone. lerni nelogikecojn (ekzemple, lingvajn\nesceptojn) ofte similas aldoni malbelajn detalojn en belan pentraĵon. esceptoj\nestas malbonaj. lerni kaj uzi ilin estas malĝojiga kaj malefika.
\n
mi ne havas multajn memorojn de mi kontraŭstaranta nelogikecojn kiel infano.\nfakte, mi ne havas multajn memorojn de mia infaneco entute (eble pro mensa\nsekurecrimedo, ĉar ĝi estis tiel malĝojiga?). mi supozas ke, same tiel, kiel\nla plimulto de la infanoj, mi kreskis, akceptante la mondon tia, kia ĝi estas\nprezentita al ni, cedante al la potencoj de la regantaj plenkreskuloj.
\n
tamen, laŭ la vojo, mi ofte sentis etan seniluziiĝon kaj malĝojon ĉiufoje mi\nrenkontis nelogikecojn; ĉiufoje iu (kutime unu el la gepatroj aŭ instruisto)\nkontraŭstaras ies logikan dedukton per io tia “ne, ne estas tia ĉi, estas\ntia.”.
\n
nia cerbo estas nature allogita de logikeco kaj beleco. tamen, ni estas\nĉirkaŭitaj de multaj nelogikaj (aŭ nenecese malfacilaj) konvencioj. multaj\nestas restaĵoj de nia pasinteco, kiuj pli-malpli hazarde travivis ĝis hodiaŭ.
\n
oni povis pensi ke nur sufiĉas kutimiĝi al niaj konvencioj. ili ŝajnas ne esti\nproblemo por la plimulto de la homoj. fakte, iom post iom, ni kutimiĝas al\nili. ili iĝas referencoj, kiujn ni finfine bone konas. kaj ni ĉesas pridiskuti\nilin. ĉar ĉiuj uzas ilin de tiom longa tempo, tio signifas ke ili certe estas\nbonegaj, ĉu ne?
\n
ne, ili ne estas. ni nur estas kutimiĝintaj al la konvencioj kiujn ni uzas,\nkaj pro tio ni ne plu vere pensas pri ili, eĉ se ili estas misaj, maltrafaj,\nlamaj, netaŭgaj, aŭ malfacilaj. ni estas kaptitaj de nia malbona sistemo, krom\nse oni taksas ĝin de pli fore kaj ekpridiskutas ĝin.
\n
ekzemple, oni estas kutimiĝintaj al la dekuma sistemo. ĝi ŝajnas logika kaj\nfunkcias sufiĉe bone (krom por dividi la bazon, 10, en 4 egalajn partojn, aŭ\n3, aŭ 6). ĉu tio signifas ke ĝi estas la plej bona nombrosistemo por kalkuli,\naŭ la plej taŭgo por la homaro? komputiloj uzas la duuman sistemon kaj ŝajnas\nsufiĉe bone funkcii per ĝi. se ni estus lernintaj la dekduuman sistemon (bazo\n12) anstataŭ la dekuman, ĝi ŝajnus tute logika al ni ĉiuj, kaj la dekuma\nsistemo ŝajnus tiel stranga al ni kiel la okuma sistemo (bazo 8) nun. estus 12\nciferoj, duono estus skribata 0,6, triono 0,4, dek kaj dek unu estus ambaŭ\nskribataj per unu cifero, dek du estus skribata 10, kaj ni eĉ ne pensus pri\nuzi alian nombrosistemon. sed ni elektis la dekuman sistemon… ŝajne ĉar ni\nhavas 10 fingrojn. mi ne diras ke la dekuman sistemon estas malbona (ĝi\nalmenaŭ estas tre logika). mi nur volas montri ke ĝi nur estas arbitra\nkonvencio kaj ke ni estas tiel kutimiĝintaj al ĝi ke ni ne pridiskutas ĝin.
\n
oni povus argumenti ke estas profitdona lerni kaj plu uzi niajn malfacilajn\nkonvenciojn, ĉar ili estas tiel plenaj de historio; ke tio estas kio donas\ntiom da valoro al ili, ke ili tiel apartenas al nia kulturo; per ili, ni scias\nde kie ni venas. jes, sed ne. historio devus ne miksiĝi kun ĉiutaga uzado. aŭ\nkial uzi satelitajn posicitrovajn sistemojn, dum sekstantoj tiel bone\nfunkcias? aŭ kial sendi tekstajn mesaĝojn tuje tra interreto, dum ni povus\nsimple sendi telegramojn uzante la morsan alfabeton? aŭ kial ne komputi per\nromaj ciferoj? ho jes, ni ŝatas tiujn elegantajn romajn ciferojn sur niaj\nhorloĝoj kaj en titoloj de sekvofilmoj… ne. la romaj numeroj estas tute fuŝaj.\nili estas senutilaj. ili devas foriri. ĉesu uzi ilin. vere!
\n
ho, sed estas niaj malfacilaj sistemoj kiuj igas tiel brilajn la mensojn de\nniaj infanoj, ĉu ne? estas bone lerni malfacilajn aferojn, tio estas bona\nekzerco por la cerbo, ĉu ne? jes, sed denove, ne. niaj konvencioj estas kiel\niloj. la iloj kiujn ni ĉiutage uzas devas ne esti mensaj ekzercoj aŭ historiaj\nrememoroj. ili devas estis kiel eble plej optimumigitaj por la uzo.
\n
kvankam niaj konvencioj ŝajnas sufiĉe bonaj kaj taŭgaj por la ĉiutaga vivo,\niliaj neperfektecoj kaŭzas grandegan kaj daŭran malŝparon de penado, ĉar ili\ntrafas miliardojn da homoj dum sia tuta vivo.
\n
unue, ĉiuj devas lerni ilin. infanoj penas lerni kaj memorigi nelogikecojn.\ntio postulas grandegan kvanton da tempo kaj da energio, ĉar la penado devas\nesti refarita de ĉiu naskiĝinto.
\n
due, ilia uzado postulas pli da energio, kompare kun pli logikaj konvencioj.\neĉ se tio entute egalas etajn kvantojn je la individua nivelo, tio devas esti\nmultobligita per la nombro de uzoj dum la vivdaŭro, denove multobligita per la\nnombro de homoj.
\n
niaj malfacilaj konvencioj estas grandega malŝparo de rimedoj.
\n
ni, ĉiuj kune, maltrafas multajn aferojn pro niaj malfacilaj konvencioj. la\ntempo kaj la energio malŝparitaj por lerni kaj uzi ilin povus alie esti\ndediĉitaj al pli interesaj aferoj. cetere, kiam aferoj estas malfacilaj, la\nprobableco ke oni senkuraĝiĝas kaj rezignas, aŭ eĉ ne komencas, estas pli\ngranda. provu imagi la perditajn eblecojn kaŭzitajn de niaj malgraciaj\nelektoj.
\n
evoluo ne haltas. ni devas plu evolui. evoluo alportis nin kien ni estas nun.\nsed evoluo ne temas nur pri transvivado, ĝi ankaŭ temas pri vivkvalito kaj\nprogresado de la socio. ĝi temas pri atingi nian kapablon.
\n
plu uzi niajn konvenciojn estas neelekto kiun ni faras ĉiun tagon. ne estas\nĉar socio estas tia kia ĝi estas kaj ŝajnas funkcii ke ni devas ĉesi, ke ni\ndevas akcepti tion. ni povas pli bone fari. ni devas pli bone fari. niaj\nposteuloj dankos nin pro tio.
\n
feliĉe, grandegaj normigadaj klopodoj estis faritaj, kaj estas faritaj\nĉiutage, kaj tio estas bonega. pro tio estas nur unu speco de elektra ŝtopilo\n(bone, unu por lando, sed tio jam estas io, ĉu ne?) aŭ kial miliardoj da\naparatoj povas komuniki preskaŭ tuje tra miloj da retoj… por sendi\nmienbildetojn.
\n
bedaŭrinde, el normigado ne ĉiam rezultas pli bonaj konvencioj. kelkfoje,\nnormoj nur difinas tion, kio jam ekzistas, por certigi unuformecon kaj\nkongruecon, eĉ se la afero estis konsiderinde malbone pripensita. ekzemple,\nekzistas normoj kiuj difinas la fizikajn karakterojn de komputila klavaro (la\nnesimetrian kaj neunuforman aranĝon de la klavoj), kaj aliaj kiuj difinas\nsensencajn klavajn aranĝojn kiel qwerty. en tiuj kazoj, normoj fakte malhelpas\nprogreson, ĉar oni kutime ne plu pridiskutas normojn.
\n
tamen, kelkfoje gravega klopodo estas farita por pripensi pli bonajn\nsistemojn. mi neniam povos sufiĉe danki la homojn kiuj pripensis la\ninternacian sistemon de unuoj (kaj ne nur ĉar ili ĉiuj jam mortis). ili\nantaŭenpuŝis ĝin malgraŭ ĉiuj kontraŭstaroj, kontraŭ multaj delonge\nekzistantaj konvencioj (mi ne fakte scias precize kiel tio okazis, sed mi\nŝatas imagi tion tiel, la metraj herooj impetantaj al la ĉielo, tenantaj sian\nunumetran metalan stangon per sia etendita brako).
\n
mi estas dankema pro ĉiuj elektoj kiujn la homaro jam faris por ĝenerale\nsimpligi la vivon, precipe kiam tio defiis la nunstaton, kaj devis\nkontraŭstari forte enradikigitajn, malbone pripensitajn (aŭ tute ne\npripensitajn) defaktajn normojn. ni forĵetis la romajn ciferojn por alpreni la\nhindarabajn. ni naskis la internacian sistemon de unuoj. ni difinis milojn da\nnormoj por igi sistemojn koherajn kaj kunfunkcieblajn. dankon, iso, i.e.t.f,\nw.3.c,… kaj ĉiuj homoj kiuj laboris aŭ laboras por pli simpla kaj pli bona\nestonteco. (mi devas konfesi ke mia patro laboris en normigado, do mi eble\nhavas genetikan influon.)
\n
ni imagu mondon kie aferoj estas pli simplaj, pli logikaj. kie nenio estas\nmalfacila sen kialo. kie ĉio havas sencon. estas tempo por pensi pri pli bonaj\nkonvencioj. estas tempo defii niajn malnovajn sistemojn. estas tempo por\noptimumigi la homaron.
\n
averto: mi ne asertas ke io ajn en ĉi tio dokumento estas vera. ĉi tio nur\nestas rezulto de deliroj de mia tre partia kaj trosimpligema menso. ne uzu ĉi\ntion por pruvi ion ajn. konsideru ĉi tion kiel mensan eksperimenton.
"summary": "por evolui ĝis la stato en kiu ni estas nuntempe, ni bezonis ellabori konvenciojn kiuj helpis nin prosperi: lingvon, nombrojn, sistemojn de unuoj,… nun, ŝajnas ke ni ne plu multe pensas pri ili. ni kutimiĝis al ili, ili estas parto de ni. sed, ĉu ili estas iom bonaj? ĉu ili povus esti pli bonaj? ĉu ili devus esti pli bonaj?",
"author": {
"name": "hugo doko",
"url": "https://hugodoko.org/"
"date_published": "2019-12-21T00:00:00+00:00",
"date_modified": "2020-12-21T00:26:17+01:00"