optimumigi la homaron
2019-12-21 – hugo doko
por evolui ĝis la stato en kiu ni estas nuntempe, ni bezonis ellabori konvenciojn kiuj helpis nin prosperi: lingvon, nombrojn, sistemojn de unuoj,… nun, ŝajnas ke ni ne plu multe pensas pri ili. ni kutimiĝis al ili, ili estas parto de ni. sed, ĉu ili estas iom bonaj? ĉu ili povus esti pli bonaj? ĉu ili devus esti pli bonaj?
rakonto
kali vekiĝas, malrapide malfermante siajn okulojn. la matena suno delikate plenigas la ĉambron per hela lumo. alia bela tago komenciĝas.
kiel kutime, kiam ŝi estas pura kaj vestita, ŝi matenmanĝas, informiĝante pri la hodiaŭaj kursoj kaj horaroj de la publikaj transportiloj. ŝia persona komputa aparato helpas ŝin trovi la plej bonan vojon por iri labori hodiaŭ. tio estas tiel facila! ŝi memoras kiel ŝiaj gepatroj rakontis al ŝi ke antaŭ la cifereca epoko, oni ricevis ĉiusemajne la planitajn kursojn kaj horarojn kiel libreton en sia poŝtkesto. estis kutime plani la morgaŭan vojon vespere antaŭ ol enlitiĝi. oni nomis tion “vojplani”. infanoj ankoraŭ lernas tion nuntempe en la lernejo. ĝi estas malfacila, sed ĝi estas bona cerba ekzerco kaj ĝi okupas nur 10% de ilia lernotempo. ŝi memoras ke ŝi ŝatis ĝin kaj ke ŝi tiam estis sufiĉe lerta pri ĝi.
kali rigardas sian kalendaron. hodiaŭ estas nuksdo 14:3 de vidembro, periodo 309/27:1. ŝi neniam vere komprenis kiel funkcias la kalendaron, samkiel la plimulto de la homoj. ĝi estas konsiderinde malsimpla. ĉiel, preskaŭ ĉiuj uzas sian p.k.a.n por scii la daton, kvankam kelkaj ankoraŭ preferas paperajn kalendarojn. ŝi opinias ke ja havas certan ĉarmon ŝiri pecon da papero por malkovri la hodiaŭan daton. ŝi iam aŭdis pri iu kiu povas mense kalkuli la nombron de tagoj inter du datoj. nekredeble!
ĉar hodiaŭ estas nuksdo kaj :3a tago, ŝi parolos la skantonan, kiel ĉiuj. ĝi estas unu el la 5 oficialaj lingvoj, kiun ĉiuj devas paroli kaj kompreni. kali ŝatas paroli la skantonan. ne tiel, kiel la pli amuze sonantan sed pli logikan nopkalan. sed kun siaj longaj frazoj, malsimpla gramatiko kaj malregulaj akcentoj, la skantona elegante sonas al ŝi. ŝi memoras kiel ŝi penis en la lernejo por memorigi la sennombrajn esceptojn. skribi la skantonan tamen estas malpi amuze. ĉar ĝi uzas 5 apartajn alfabetojn, ĉiu havanta ĉirkaŭ 100 literojn, ŝi hezitas ĉe preskaŭ ĉiu litero. ŝi probable devus pli multe ekzerci. sed estas nur tiom da tempo en unu tago…
kelkfoje, ŝi ŝatas pensi pri kiel estus se nur estus unu oficiala lingvo. ŝi scias ke tio estas freneza ideo, sed ĉu ne estus pli logike? ŝi iam aŭdis pri projekto por konstrui facile lerneblan kaj tre logikan lingvon. eĉ pli logikan ol la nopkalan! certe, komence estus strange paroli la saman lingvon ĉiutage, iom tiel, kiel kiam kelkfoje 2 nopkalaj tagoj sekvas unu la alian. sed finfine estus tiel facile! oni ne devus ŝanĝi lingvon dum festo je noktomezo. kaj libroj ne devus esti tradukitaj en 5 lingvojn. oni povus havi nur unu ekzempleron de ĉiu libro kaj agrable legi ĝin dum iu ajn tago. tajpi tekston ankaŭ estus multe pli facile, ĉar oni nur bezonus unu simplan alfabeton.
samtempe, pensi pri tiaj aferoj iom malĝojigas ŝin. ŝi scias kiel funkcias la mondo. ŝi memoras la reagojn kiujn homoj kutime havas kiam ŝi komencas paroli pri ŝanĝi la regulojn de la socio. homoj restas amikaj, sed ŝi sentas ke ili vidas ŝin kiel frenezulon. kial ŝanĝi ion kiu sufiĉe bone funkcias?
la frazoj ankoraŭ klare sonas en ŝia menso: “kia naiva vido de la mondo!”, “anstataŭigi niaj nunajn naturajn kaj riĉajn lingvojn per nur unu pli simpla? tio estus la fino de la kulturo!”, “vi klare havas tro da libera tempo se vi eĉ pensas pri tiaj sensencaj ideoj.”, “niaj lingvoj estas nature malsimplaj pro kialo: ili evoluis por iĝi tiaj, tute tiel, kiel vivantaj estaĵoj.”, “ni ne havus tiel potencan cerbon, se ne estus pro niaj belaj lingvoj.”, ”kion niaj infanoj lernus en la lernejo?”, “ĉu vi volas ke nia civilizacio malevoluu?”,…
tamen, historio pruvas ke tia ŝanĝo estas ne nur ebla, sed ankaŭ ke ĝi fakte estus bona por la socio. ŝi memoras ke dum historia kurso ŝi lernis ke antaŭ longa tempo, iliaj prauloj decidis forĵeti la malfacilajn tempajn unuojn kiuj dividis la tagon (en neegalaj partoj), kaj anstataŭ ili, uzi la elcentojn de tago (kaj ĝiajn decimalojn), kiujn ĉiuj uzas nuntempe. nun, neniu eĉ imagus voli uzi malpli intuician sistemon ol la nunan.
tiam, tiu ŝanĝo ekigis la tempan revolucion, kiu estigis ĝeneralan kreskon de produktiveco je 200%, kune kun labortempan malkreskon je 50%. tiu ŝanĝo ebligis al ĉiuj havi pli bonan percepton de tempo, kio ebligis logikajn horarojn kaj multege malgrandigis la kvanton de maltrafitaj rendevuoj, kaj ankaŭ de brulintaj kukoj.
aro de utilaj konvencioj
ni, la homaro, laŭ nia vojo tra tempo, elpensis multajn konvenciojn kiuj ebligis nin pli bone funkcii kiel specio. lingvo ebligis al ni interŝanĝi ideojn. skribado permesis al ni konservi ideojn por aliaj homoj venantaj post ni. nombroj helpis nin por kalkuli aĵojn. leĝo donis al ni regulojn por juste kune vivi. matematiko potencigis nin per sistemo de abstrakta rezonado kaj de kalkulado. sistemoj de mezurunuoj certigis ke kvantoj povus esti precize difinitaj. programlingvoj provizis nin per rimedoj por transdoni intencon al komputiloj kaj diri al ili kiel konduti. komuniknormoj naskis interreton kaj konektis ĉiujn nin.
multaj el tiuj konvencioj (krom la plej novaj) hazarde aperis, sen iu ajn pripensado. iel, tio tre similas kun la evoluo de vivantaj estaĵoj. utilaj karakteroj ebligis konvencioj travivi dum aliaj malaperis. tio ne signifas ke tiuj konvencioj estas perfektaj, logikaj, aŭ eĉ iel bonaj. ili nur estis pli bonaj ol aliaj (se estis), kaj almenaŭ iel utilaj. fakte, pluraj el ili estas eĉ tute malbonaj laŭ mi (sed mi estas idealisto).
ni kreskis, ĉirkaŭitaj de tiuj konvencioj. kiel suĉinfano, por travivi, ni devas imiti la homojn kiuj estas ĉirkaŭ ni. (ni ankaŭ devas esti ege ĉarmaj, sed tio estas alia afero.) se ni ne imitas ilin, ni ne plaĉos al ili, ili ne ŝatos nin, ili havos malpli grandan deziron zorgi pri ni kaj verŝajne kondukos nin ien profunde en la arbaron kaj forkuros kiam ni ne rigardos. se ni ne imitas, nia vivo estas en danĝero. tial estas kial ni estas tiel bonaj por imiti.
do, ni kreskis, akceptante preskaŭ ĉion kiu estis ĵetita al ni (kondiĉe ke tio ne dolorigas. aŭ enuigas. aŭ malsatigas. aŭ lacigas. aŭ tiklas. ne, atendu, tio bonas.). ni ne pridiskutas la nunstaton. nu, infanoj estas tre spertaj je la ludo de “kialĉeno”, sed krom agaci plenkreskulojn, ĝi ne multe profitas al ili (plej ofte ĉar plenkreskuloj ne scias la respondojn, tial ili estas agacitaj, ĉar tio evidentigas ilian stultecon).
“he, vi, plenkreskulo, kial lingvo estas tiel malfacila?”, “kial estas 12 monatoj en unu jaro, kun malsamaj daŭroj, stultaj nomoj, kaj la 4 lastaj similas al latinaj nombroj sed estas 2 monatoj malfruaj?”, “kial estas tiom da malsamaj ŝumezurunuoj?”, “kial iuj homoj mezuras aĵojn per korpopartoj?”, “kial estas 24 horoj de 60 minutoj de 60 sekundoj en unu tago?”, “kial estas tiom multaj lingvoj?”, “kial muzika notacio estas tiel malfacile legebla?”, “kial horoj, minutoj kaj sekundoj komenciĝas je 0 (aŭ horoj je 12 en kelkaj strangaj landoj!), dum jaroj, monatoj kaj tagoj komenciĝas je 1?”, “kial klavoj de komputilaj klavaroj estas aranĝitaj en stulta, hazarda, nesimetria maniero?”, “kial estas tiom da manieroj por skribi daton?”, “kial plena turniĝo estas 360 gradoj (kaj eĉ ne aludu minutojn kaj sekundojn, mi petas!)?”, “kial estas tiom da literoj en la latina alfabeto, kaj 4 malsamaj manieroj por skribi ĉiun?”, “kial la malgranda montrilo de horloĝo faras 2 turnojn en tago anstataŭ 1?”,…
ĉiuj tiuj estas nur arbitraj konvencioj kiujn ni elektis, akceptis, vole aŭ ne. tio estas fuŝaĵo! kaj ni respondecas pri tio.
serĉante logikon
infanoj estas nature pli logikaj ol plenkreskuloj. multaj infanoj efektive kontraŭstaras al nelogikaj aferoj. ilia cerbo volas ke aferoj estu simplaj kaj logikaj, ĉar tiuj bezonas malpli da energio por konservi kaj reuzi.
por ĉiu nelogikeco, kiun ĝi renkontas, la cerbo devas memori specialan kazon. kiam estas malpli da datumoj por memori, kaj pli da logikaj reguloj, la cerbo povas labori pli rapide kaj pli bone. lerni nelogikecojn (ekzemple, lingvajn esceptojn) ofte similas aldoni malbelajn detalojn en belan pentraĵon. esceptoj estas malbonaj. lerni kaj uzi ilin estas malĝojiga kaj malefika.
mi ne havas multajn memorojn de mi kontraŭstaranta nelogikecojn kiel infano. fakte, mi ne havas multajn memorojn de mia infaneco entute (eble pro mensa sekurecrimedo, ĉar ĝi estis tiel malĝojiga?). mi supozas ke, same tiel, kiel la plimulto de la infanoj, mi kreskis, akceptante la mondon tia, kia ĝi estas prezentita al ni, cedante al la potencoj de la regantaj plenkreskuloj.
tamen, laŭ la vojo, mi ofte sentis etan seniluziiĝon kaj malĝojon ĉiufoje mi renkontis nelogikecojn; ĉiufoje iu (kutime unu el la gepatroj aŭ instruisto) kontraŭstaras ies logikan dedukton per io tia “ne, ne estas tia ĉi, estas tia.”.
nia cerbo estas nature allogita de logikeco kaj beleco. tamen, ni estas ĉirkaŭitaj de multaj nelogikaj (aŭ nenecese malfacilaj) konvencioj. multaj estas restaĵoj de nia pasinteco, kiuj pli-malpli hazarde travivis ĝis hodiaŭ.
defii la sistemon
oni povis pensi ke nur sufiĉas kutimiĝi al niaj konvencioj. ili ŝajnas ne esti problemo por la plimulto de la homoj. fakte, iom post iom, ni kutimiĝas al ili. ili iĝas referencoj, kiujn ni finfine bone konas. kaj ni ĉesas pridiskuti ilin. ĉar ĉiuj uzas ilin de tiom longa tempo, tio signifas ke ili certe estas bonegaj, ĉu ne?
ne, ili ne estas. ni nur estas kutimiĝintaj al la konvencioj kiujn ni uzas, kaj pro tio ni ne plu vere pensas pri ili, eĉ se ili estas misaj, maltrafaj, lamaj, netaŭgaj, aŭ malfacilaj. ni estas kaptitaj de nia malbona sistemo, krom se oni taksas ĝin de pli fore kaj ekpridiskutas ĝin.
ekzemple, oni estas kutimiĝintaj al la dekuma sistemo. ĝi ŝajnas logika kaj funkcias sufiĉe bone (krom por dividi la bazon, 10, en 4 egalajn partojn, aŭ 3, aŭ 6). ĉu tio signifas ke ĝi estas la plej bona nombrosistemo por kalkuli, aŭ la plej taŭgo por la homaro? komputiloj uzas la duuman sistemon kaj ŝajnas sufiĉe bone funkcii per ĝi. se ni estus lernintaj la dekduuman sistemon (bazo 12) anstataŭ la dekuman, ĝi ŝajnus tute logika al ni ĉiuj, kaj la dekuma sistemo ŝajnus tiel stranga al ni kiel la okuma sistemo (bazo 8) nun. estus 12 ciferoj, duono estus skribata 0,6, triono 0,4, dek kaj dek unu estus ambaŭ skribataj per unu cifero, dek du estus skribata 10, kaj ni eĉ ne pensus pri uzi alian nombrosistemon. sed ni elektis la dekuman sistemon… ŝajne ĉar ni havas 10 fingrojn. mi ne diras ke la dekuman sistemon estas malbona (ĝi almenaŭ estas tre logika). mi nur volas montri ke ĝi nur estas arbitra konvencio kaj ke ni estas tiel kutimiĝintaj al ĝi ke ni ne pridiskutas ĝin.
oni povus argumenti ke estas profitdona lerni kaj plu uzi niajn malfacilajn konvenciojn, ĉar ili estas tiel plenaj de historio; ke tio estas kio donas tiom da valoro al ili, ke ili tiel apartenas al nia kulturo; per ili, ni scias de kie ni venas. jes, sed ne. historio devus ne miksiĝi kun ĉiutaga uzado. aŭ kial uzi satelitajn posicitrovajn sistemojn, dum sekstantoj tiel bone funkcias? aŭ kial sendi tekstajn mesaĝojn tuje tra interreto, dum ni povus simple sendi telegramojn uzante la morsan alfabeton? aŭ kial ne komputi per romaj ciferoj? ho jes, ni ŝatas tiujn elegantajn romajn ciferojn sur niaj horloĝoj kaj en titoloj de sekvofilmoj… ne. la romaj numeroj estas tute fuŝaj. ili estas senutilaj. ili devas foriri. ĉesu uzi ilin. vere!
ho, sed estas niaj malfacilaj sistemoj kiuj igas tiel brilajn la mensojn de niaj infanoj, ĉu ne? estas bone lerni malfacilajn aferojn, tio estas bona ekzerco por la cerbo, ĉu ne? jes, sed denove, ne. niaj konvencioj estas kiel iloj. la iloj kiujn ni ĉiutage uzas devas ne esti mensaj ekzercoj aŭ historiaj rememoroj. ili devas estis kiel eble plej optimumigitaj por la uzo.
malŝparo de rimedoj
kvankam niaj konvencioj ŝajnas sufiĉe bonaj kaj taŭgaj por la ĉiutaga vivo, iliaj neperfektecoj kaŭzas grandegan kaj daŭran malŝparon de penado, ĉar ili trafas miliardojn da homoj dum sia tuta vivo.
unue, ĉiuj devas lerni ilin. infanoj penas lerni kaj memorigi nelogikecojn. tio postulas grandegan kvanton da tempo kaj da energio, ĉar la penado devas esti refarita de ĉiu naskiĝinto.
due, ilia uzado postulas pli da energio, kompare kun pli logikaj konvencioj. eĉ se tio entute egalas etajn kvantojn je la individua nivelo, tio devas esti multobligita per la nombro de uzoj dum la vivdaŭro, denove multobligita per la nombro de homoj.
niaj malfacilaj konvencioj estas grandega malŝparo de rimedoj.
ni, ĉiuj kune, maltrafas multajn aferojn pro niaj malfacilaj konvencioj. la tempo kaj la energio malŝparitaj por lerni kaj uzi ilin povus alie esti dediĉitaj al pli interesaj aferoj. cetere, kiam aferoj estas malfacilaj, la probableco ke oni senkuraĝiĝas kaj rezignas, aŭ eĉ ne komencas, estas pli granda. provu imagi la perditajn eblecojn kaŭzitajn de niaj malgraciaj elektoj.
pli brila estonteco
evoluo ne haltas. ni devas plu evolui. evoluo alportis nin kien ni estas nun. sed evoluo ne temas nur pri transvivado, ĝi ankaŭ temas pri vivkvalito kaj progresado de la socio. ĝi temas pri atingi nian kapablon.
plu uzi niajn konvenciojn estas neelekto kiun ni faras ĉiun tagon. ne estas ĉar socio estas tia kia ĝi estas kaj ŝajnas funkcii ke ni devas ĉesi, ke ni devas akcepti tion. ni povas pli bone fari. ni devas pli bone fari. niaj posteuloj dankos nin pro tio.
feliĉe, grandegaj normigadaj klopodoj estis faritaj, kaj estas faritaj ĉiutage, kaj tio estas bonega. pro tio estas nur unu speco de elektra ŝtopilo (bone, unu por lando, sed tio jam estas io, ĉu ne?) aŭ kial miliardoj da aparatoj povas komuniki preskaŭ tuje tra miloj da retoj… por sendi mienbildetojn.
bedaŭrinde, el normigado ne ĉiam rezultas pli bonaj konvencioj. kelkfoje, normoj nur difinas tion, kio jam ekzistas, por certigi unuformecon kaj kongruecon, eĉ se la afero estis konsiderinde malbone pripensita. ekzemple, ekzistas normoj kiuj difinas la fizikajn karakterojn de komputila klavaro (la nesimetrian kaj neunuforman aranĝon de la klavoj), kaj aliaj kiuj difinas sensencajn klavajn aranĝojn kiel qwerty. en tiuj kazoj, normoj fakte malhelpas progreson, ĉar oni kutime ne plu pridiskutas normojn.
tamen, kelkfoje gravega klopodo estas farita por pripensi pli bonajn sistemojn. mi neniam povos sufiĉe danki la homojn kiuj pripensis la internacian sistemon de unuoj (kaj ne nur ĉar ili ĉiuj jam mortis). ili antaŭenpuŝis ĝin malgraŭ ĉiuj kontraŭstaroj, kontraŭ multaj delonge ekzistantaj konvencioj (mi ne fakte scias precize kiel tio okazis, sed mi ŝatas imagi tion tiel, la metraj herooj impetantaj al la ĉielo, tenantaj sian unumetran metalan stangon per sia etendita brako).
mi estas dankema pro ĉiuj elektoj kiujn la homaro jam faris por ĝenerale simpligi la vivon, precipe kiam tio defiis la nunstaton, kaj devis kontraŭstari forte enradikigitajn, malbone pripensitajn (aŭ tute ne pripensitajn) defaktajn normojn. ni forĵetis la romajn ciferojn por alpreni la hindarabajn. ni naskis la internacian sistemon de unuoj. ni difinis milojn da normoj por igi sistemojn koherajn kaj kunfunkcieblajn. dankon, iso, i.e.t.f, w.3.c,… kaj ĉiuj homoj kiuj laboris aŭ laboras por pli simpla kaj pli bona estonteco. (mi devas konfesi ke mia patro laboris en normigado, do mi eble havas genetikan influon.)
ni imagu mondon kie aferoj estas pli simplaj, pli logikaj. kie nenio estas malfacila sen kialo. kie ĉio havas sencon. estas tempo por pensi pri pli bonaj konvencioj. estas tempo defii niajn malnovajn sistemojn. estas tempo por optimumigi la homaron.
averto: mi ne asertas ke io ajn en ĉi tio dokumento estas vera. ĉi tio nur estas rezulto de deliroj de mia tre partia kaj trosimpligema menso. ne uzu ĉi tion por pruvi ion ajn. konsideru ĉi tion kiel mensan eksperimenton.